Templo de Garni | |
armene: Գառնու տաճար | |
templo | |
Templo en Garni
| |
Lando | Armenio |
---|---|
Provinco | Kotajko |
Vilaĝo | Garni |
Parto de | Rezervejo Ĥosrov |
Montaro | Armena Altebenaĵo |
Situo | Templo de Garni |
- alteco | 1 396 m s. m. |
- koordinatoj | 40° 06′ 43″ N 44° 43′ 44″ O / 40.11194 °N, 44.72889 °O (mapo) |
Stilo | Greka arkitekturo |
Konstruita | 77 |
Posedanto | Armena Ministerio de Kulturo |
Horzono | UTC (UTC+4) |
- somera tempo | UTC (UTC+5) |
Dediĉita al | Mihr |
Situo enkadre de Armenio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Garni Temple | |
La Templo de Garni (armene: Գառնու տաճար, Gaṙnu taĉar, estas la sola staranta greka-romia kolonara konstruaĵo en Armenio kaj en la eksa Sovetunio. Ionika pagana templo situanta en la vilaĝo Garni, provinco Kotajko, estas la plej konata strukturo kaj simbolo de antaŭkristana Armenio.[1]
La strukturo estis verŝajne konstruita de la reĝo Tiridato la 1-a en la 1-a jarcento p.K. kiel templo dediĉita al la suna dio Mihr.[2] Post la konvertiĝo de Armenio al kristanismo en la frua 4-a jarcento, ĝi fariĝis reĝa somera domo de Ĥosroviduĥt, la fratino de Tiridato la 3-a. Laŭ kelkaj kleruloj ĝi ne estis templo sed tombo kaj tiel travivis la universalan detruon de paganaj strukturoj ĉar kutime post la kristaniĝo ĉiuj paganaj temploj estis detruitaj.[3] Ĝi kolapsis pro tertremo en 1679. Renovigita intereso dum la 19-a jarcento kondukis al elfosadoj ĉe la loko frue kaj meze de la 20-a jarcento, kaj ĝia rekonstruado inter 1969 kaj 1975[4], uzante la anastilozo-metodon. Ĝi estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj en Armenio kaj la centra sanktejo de la armena novpaganismo.[5]